1 - Kaj David diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon pro Jonatan?
2 - El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la reĝo diris al li: Ĉu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis: Mi, via sklavo.
3 - Tiam la reĝo diris: Ĉu ekzistas ankoraŭ iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkoraĵon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la reĝo: Ekzistas ankoraŭ filo de Jonatan, lamulo.
4 - Kaj la reĝo diris al li: Kie li estas? Kaj Ciba diris al la reĝo: Jen li estas en la domo de Maĥir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
5 - Tiam la reĝo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar.
6 - Kaj venis Mefiboŝet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis. Kaj David diris: Mefiboŝet! Kaj tiu diris: Jen mi estas, via sklavo.
7 - Kaj David diris al li: Ne timu, ĉar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi ĉiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi manĝados ĉiam ĉe mia tablo.
8 - Kaj tiu adorkliniĝis, kaj diris: Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?
9 - Kaj la reĝo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li: Ĉion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;
10 - prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por manĝado; sed Mefiboŝet, filo de via sinjoro, manĝados ĉiam ĉe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.
11 - Kaj Ciba diris al la reĝo: Ĉion, kion mia sinjoro la reĝo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefiboŝet manĝados ĉe mia tablo egale al la filoj de la reĝo.
12 - Mefiboŝet havis malgrandan filon, kies nomo estis Miĥa. Kaj ĉiuj, kiuj loĝis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefiboŝet.
13 - Kaj Mefiboŝet loĝis en Jerusalem, ĉar li ĉiam manĝadis ĉe la tablo de la reĝo. Kaj li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.